Forth (programlingvo)

Forth estas programlingvo, kreita de Charles H. Moore en la 1970-aj jaroj. Ĝiaj karakteraj atributoj estas operaciaro per stako kaj uzo de inversa pola notacio (RPN). Forth estis realigita por multaj komputiloj, krom tio ĝi estas ofte uzata por programi enkorpigitajn sistemojn. Ĝi estas ankaŭ aplikata en astronomia kaj kosma programaro [1].

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-04. Alirita 2009-09-02.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne